- Votes:
- See also:
Merlin - Elprovo lyrics
(Por la Mondo - 9)
 Sole restas la ludiloj 
 Pro la tempo jam pasinta 
 Pasas tagoj, pasas noktoj 
 Ŝi kuŝinte plene revas 
 Pri la princo kiu ne venas 
 Kaj neniam trovos vere 
 Pri deziroj malkonataj 
 Kiujn ja elmontros oni 
 Tenti al si, tenti al si 
 Ŝia pasinto senkolora 
 Registrita sur la fotoj 
 La vizaĝo surspegule 
 Estas nur mortantaj floroj Merlin - Elprovo - http://motolyrics.com/merlin/elprovo-lyrics.html
 Ŝi perdiĝas en imaĝoj 
 De estinto kaj povinto 
 Unuope suferantaj 
 Uraganoj forgesitaj 
 Plori pravas, plori pravas 
 Sur la vojo naskas florojn 
 Ŝi kaj ŝtormo trankviliĝas 
 Laviĝante en ventego 
 Ŝi tuj povas vidi sin mem 
 El farego restas cindroj 
 El la cindroj feniks' venas 
 Nun ŝi povas plene vidi 
 Belaj floroj suspegule 
 Elprovo de viv', elprovo de viv' 
 Elprovo de viv', elprovo de viv' . . .









